Максим Солохин (palaman) wrote,
Максим Солохин
palaman

Demokratiigo estas idea armilo de imperiismo.

Nun demokratio fariĝis preskaŭ universa, kaj ni povas libere observi kaj studi la frukton, kiun ŝi alportis al la homaro. Kaj ni jam povas certe diri ke tiuj fruktoj estas plejparte negativaj. La ĝenerala impreso estas ke demokratio donis grandan profiton al nur kelkaj ŝtatoj, plejparte eŭropaj. Ekzistas ankaŭ kelkaj neeŭropaj landoj kiuj travivis demokratian vakcinadon pli aŭ malpli sendolore (ekz. Japanio). Por la resto de la mondo demokratiigo farigxis fonto de grandaj malordoj kaj katastrofoj, sangoverŝoj kaj detruoj.

Ĝenerala situacio kun demokratio povas esti reprezentita per jena metaforo. En antikvaj tempoj, iuj orientuloj praktikis la sekvan metodon mortigi nedeziratajn najbarojn, metodon aparte ruzan. Domomastro dum longa tempo donis al si mem kaj lia tuta hejmanaro venenon, aldonante ĝin al manĝaĵo en kvantoj nedanĝeraj por la sano, kaj iom post iom laŭgrade pliigis la kvanton tiel ke finfine ili povas elteni la venenon en kvantoj certe mortigaj por ĉiu ordinara homo. Tiam oni invitis la viktimon kaj manĝis kune.

Tia estas la moderna demokratio - la ideo venigita de la eŭropa kaj nordamerika kulturo aparte - en la politika vivo de la moderna mondo. Utila aŭ almenaŭ ne tro malbona por la popolo, kies demokratio laŭgrade progresis dum longaj (kaj sangavidaj) jarcentoj de historio, ĝi havas ŝokan efikon al popoloj, kiuj ne havas tiom longan antaŭan sperton.
Kompreneble, ĉi tio estas nura analogio, tute surfaca, kiun ekhavas ajna zorgema observanto, sed la analogio ne klarigas la esencon de la faktoj.

La esenco de la afero estas ke la demokratia sistemo de la Okcidento estas nur ŝirmo de ĝia reala politika vivo. Estante ŝajne demokratia, la Okcidento esence restas fakte same aristokratia kiel iam estis. Ekzistas Okcidentestroj, kiujn neniu elektis kaj neniu povus forigi. Tiuj personoj agadas malantaŭ la sceno de la monda politiko, decidas kaj determinas, ekzemple, kiu estos la usonaj prezidant-kandidatoj en la venonta balotado. Se ilia ifluo ial ne sufiĉas kaj la potencon subite ricevas nedezirata prezidanto, li simple murdiĝas kaj oni difinas la novan.

Nur danke al tio - la ĉeesto de la senŝanĝaj elito post kulisoj de la publike demokratia politsistemo - la Okcidenta demokratio akiras politikan stabilecon kaj bonordon. Ĉiuj aliaj landoj, kiuj akceptis la venenon de demokratio, trovas aliajn, malajn kvalitojn de la sama (laŭ aspekto) politika sistemo: la eternan malsekurecon, malstabilecon, ĉiaman malordon. Iliaj gvidantoj - provizoruloj, jen tute ne interesiĝas pri la prospero de sia lando, jen ne havas kapablon sukcesi pri tiu prospero.

Kaj la kialo estas simpla. Demokratio, komprenita naive kaj laŭvorte - kiel popolestrado - tute ne scipovas konkurenci kun la aristokrataro pri regarto. Ĉar gvidi popolojn estas grandega arto, kiun oni ne povas elstudi dum unu homvivo. Tio estas arto kiun oni devas lerni ekde infaneco kaj al kiu oni devas dediĉi la sian tutan vivon sen resto. Se oni havas demokrate elektitan plebanon, kiu tiujn kvalitojn simple neniel povus ricevi - la reganto neeviteble trovas sian nekompetentecon en ĉi-arto. Kaj li nepre malvenkas la konkuron kontraŭ multe pli malnovaj kaj spertaj aristokrataj familioj, kiuj estas malantaux la sceno, kiuj akceptis la demokratian venenon iom post iom dum multaj generacioj, jarcento post jarcento, kiuj zorgeme konservadis kaj akumuladis prezegan sperton pri la homregado dum demokratiaj kondiĉoj, kiuj singarde ne permesis ĉi tiu venena principo fairĝi detruiga.

Demokratiigo en kiu ajn lando, se ĝi estas urĝa aŭ - plej malbone! - perforta, farita de "amikaj" najbaroj, ne povas ne rezulti politikan katastrofon kaj finfine politikan dependecon de la "bonkora" demokratiiga najbaro.

Jenas la esenco de la Usona imperiismo, la esenco de la metodo, per kiu Usono sukcese konkeras la mondon. Demokratiiĝo estas nur ilo de ideologia subpremo - samkiel Marksa komunisma teorio estis ĉefe ideologia ilo por pravigi imperiisma subigo en la "socialisma landaro".
Tags: Теория Власти, эсперанто