Максим Солохин (palaman) wrote,
Максим Солохин
palaman

Kio envere okazis en Donbaso kaj Krimeo?

Karaj samideanoj, kiuj akuzas Rusion pri anekso de Krimeo!

Mi esperegas ke vi nur ne tute scias la historion de la afero.
Ekzemple, ĉu vi kredas ke la komenco de la milito estis kiam rusaj militistoj venis en Ukrainion? Ĉu vi kredas ke Kievo devis uzi armeon por kontraŭstari teroristojn, kiu murdis homojn en Donbaso?

JEN ESTAS LA VERO, se en ĉi-freneza mondo iu tamen ankoraŭ deziras scii la veron.

Unua demando: kiu kaj kiam armiĝis UNUA; kaj kiu kaj kiam okupis oficejojn armite UNUA?

Ĉu vi scias?

Mi esperas ke vi ne scias, ĉar tiam eŭropanoj tute ne komprenis seriozecon de la afero, neniu antaŭvidis militon krom plej saĝaj rusoj kaj ukrainoj.

Do mi mem respondu: UNUA estis la ubro Lvovo, do plej okcidenta ukraina urbo. La 24an de Februaro. Kaj la 25an de Februaro okcidentaj ukrainianoj armite kaptis ŝtatoficejojn en la tuta Lvova regiono.

Tiam Donbaso ankoraŭ faris NENION.



Ĉu iu ajn sendis en Lvovan regionon tankoj? Ne. Kial do?
Mi povas ja ekspliki.

NENIU sendis armeon en Lvovan regionon, ĉar Ukrainoj estimas Galicianojn. Sed ili malestimas Donbasanojn.

Kaj ili sendis en Donbason armeon NE por militi, sed por timigi la popolon !

Pro lima malestimeco Kievo venigis tankojn en Donbason, esperante ke malestimataj donbasoj timiĝu.

JEN estas la realo. Kruela kaj stulta. Ukrainoj ekbruligis militon dank'al sia profunda eraro, bazita sur senbaza nacia fiereco.

Ĉar donbasaj ne ektimis, sed senarmigis la soldatojn kaj preparis militi per deprenita de la soldatoj armiraro!

La rolon de rusianoj mi ankaŭ ne kaŝu: rusoj volontuloj tuj enmiksiĝis, kiam ekaŭdiĝis unuaj pafoj.

Kaj se donbasanoj ne havus Rusion post siaj dorsoj, eble ili fakte ektimus tankojn. Sed juĝu vi, rigardante kiel aspektis la afero, kiam la tankoj venis, sed la pafado ankoraŭ ne komenciĝis



La 9a de Majo en Mariupol. Jen senarmitaj viroj kaj virinoj atakas tankojn. ĉu ili timus se Strelkovo ne venus? Mi kredas ke ne, ĉar ili estas rusoj.

Kaj rimarku ke ĉiu tio okazis jam post la 2a de majo, kiam en Odeso oni jam briligis senarmilajn odesanojn.

Nun vi diras:
"Nu mi preferas ne plu enmiksigxu. Kiam estas du flankoj en konflikto, neniu el la du subtenantoj kapablas esti 100% senpartieca. Laŭ mi estas vere frenezajxo, ke ambau popoloj ne sukcesis trovi pacan solvon. La plej granda eraro, cxiuokaze, kiu eksplodigis la tuton, estis la rusa aneksado de Krimeo"

Mi ripetu: ĉio komenciĝis ANTAŬ enmiksiĝo de Rusio. Rigardu:



Tio okazis jam la 20a de Februaro.

Kaj nur post ĉio tio aperis unuaj militaĵoj en Krimeo:



Tio estis la 28a de Februaro.

La rusa "anekso" de Krimeo fakte malebligis neeviteblan militon en krimeo... ĉu vi vidas ukrainiajn soldatojn buĉantajn samlandanojn en krimeo?
Ne!
Sed oni povas multe vidi ilin en nuna Donbaso.

Vi povas facile trovi filmetojn kiel www.youtube.com/watch?v=9deSn-AbhIQ
Kaj mi ne altrudu al vi teruraĵojn. Jen parlamentano Laŝko propramane torturas maljunulon: www.youtube.com/watch?v=F3SwAQADfUo ktp ktp

la naciistoj atakis donbason malgrau ilia secesio....
Ili nepre atakus ankaŭ Krimeon.

Ĉu Rusio devis penpasie rigardi la murdadon de krimeanoj?! NE! Ĉar pri Donbaso oni povas disputi, sed en Krimeo loĝas 90% da rusoj. Kaj tie estas nia militbazo (Sevastopolo). Ĉu vi kredas ke rusaj soldatoj povus toleri murdadon de rusoj?
Do vidu la faktoj en juĝu vi mem. Laŭ mi, Putin saĝe agis, eligante Krimeon el la freneza ŝtato.
Tags: эсперанто