Максим Солохин (palaman) wrote,
Максим Солохин
palaman

В горах Кавказа = En montaro Kaŭkaza

Vojo montaren

 

La teksto estis preparita kaj publikita de higumeno Jefrem laŭ skribaĵoj de skimonaĥo Merkurij

Mia panjo estis nekredanto, mian patron mi tute ne konas, ĉar min naskis panjo ekster geedzeco.
Mi naskiĝis en vilaĝo meze de la senlima rusa ebenaĵo, tie mi ankaŭ finis mezlernejon. Tuj poste mi eklaboris en ŝtata vendejo, sed baldaŭ oni sendis min urben, al kurso pri kvalifika pliboniĝo.
Mi lernadis diligente, ĉiutage eĉ ĝis vespero. La vivo fluis kvazaŭ ordinara ebenaĵa rivero, malhaste portanta min iomete malsupren al fora maro.
Tamen unufoje, kiam ni hejmeniris post la lernotago en nian ŝtatan komunloĝejon, mia kunulino ial kondukis min per nekonata vojo, kiu venigis nin al la barilo de la urba katedralo.
La amikino diris al mi:
- Ni leviĝu (eniru) en la kirkon, bruloferu ambaŭ po unu kandelo al Sankta Nikolao de Mira, por ke li helpu nin sukcese fini la kurson.
La ideo tute surpizis min! Ekde bazlernejo oni severe malpermesis al ni ĉiuj eĉ eniri kirkon, nu mi neniam kuraĝis rompi iun ajn tabuon. Mi neniam eĉ pripensis, por kio do oni ja konstruas kirkojn, kio iĝas tie? La subita aŭdaca propono de l’amikino kvazaŭ forigis la infanan malpermeson, kaj mi vigle sekvis ŝin.
Leviĝinte laŭ ŝtuparo, ni eniris tra la katedrala pordego.
Tie unue ni ambaŭ aĉetis po unu kandelo. La amikino informiĝis de iu preĝanta virino pri kie troviĝas la ikono de Nikolao Miraklulo. Nu, ni starigis niajn kandelojn sur la kandelingon ĉe la ikono, kaj poste turnis niajn rigardojn antaŭen, al alteniranta altara ikonostazo, tien, kie inter la fajretoj de lucernoj kaj kandeloj, inter lignaj ornamoj kaj flagretoj de oritaĵo dealte videblis nekonataj, tamen ial parencaj vizaĝoj de sanktuloj.
Nun antaŭ unu ikono aperis iu servanto, vestita per ia longa antikva vesto, kaj, levinte la manon kun incensilo, mallaŭte vokis: “La naskintinon de Dio kaj patrinon de la Lumo ni kantaltigu!”.
Li malhaste ekiris laŭlonge de la eja perimetro, fumigante bonodoran incenson.
Ie ensupre la ĥoro tenere kantis ion ĝistiame nekonatan al mi: “Altigas mia animo la Sinjoron, kaj la spirito ekĝojis pri Dio, Savanto mia”.
Tiuvespere mi ial sentis senkaŭzan sopiron kaj eble tial la alta kaj tenera melodio akre tuŝis mian koron. Ĝi proksimiĝis intima kaj malfermis ian kaŝan pordon de la koro, kiun mi eĉ ne konis ankoraŭ. Mian animon plenigis la neklarigebla agordo, tiom kortuŝa, ke oni ne povus esprimi. Min trafis bloveto de io alia, neeble purega, spirita, nevelkebla por ĉiam. Kiel mi povus esprimi la efekton per homa vorto? Sajnas, ĉi tiun povas klarigi nur la interna sento mem.
La spiron kunpremis la neeltenebla dolĉa angoro, pro kiu la rigardon nebuligis larmoj. Mi penis reteni ilin, por vidi plu, tamen mi ne sukcesis kaj blindiĝis. Nerimarkante mi forgesis min, profundiĝis en ia nova ekzistado.
Mi ne memoras, kiom da tempo daŭris la feliĉo. Mi rekonsciis ĉirkaŭaĵojn post la puŝeto de mia kunulino.
- Nu, iru do, - diris ŝi.
Al mi tute ne plaĉis disiĝo de mia nova sperto, de la graca sento, en kiu mi iom da tempo enviviĝis tutplene. Ĉagrene mi pensis, kial do ŝi eĉ tute sen ia ajn suspiro pretas anstataŭigi la neordinaran feliĉegan sperton, kiu povas esti ja neripetebla, kontraŭ vanta babilado. Ĉu pli plaĉas al ŝi kuniĝi kun geamikoj, ĉiam okupitaj de la senfina konversacio?
Certe mi obeis. Survoje la amikino rakontis ion eĉ mansvinge, sed mi tiom eniĝis enkoren, ke nun mi eĉ tute nenion memoras el la rakonto. En la komunhejmo mi tuj falis surlite eĉ ne senvestiĝinte, kvazaŭ post ia forta kaj longa penigo. Tutvespere mi restis en tuta sensento al ĉio ĉirkaŭa, ĉar min tro impresis la travivaĵo de la profunda interna renverso. Demandon de la amikinoj pri la subita humorŝanĝo mi respondis, ke mi ial malsanetis.
Encerbe ankoraŭ sonadis la nekomprenebla slavona teksto de la refreno tiel forte impresinta min: “Ol la keruboj pli honorindan kaj senkompare ol la serafoj pli gloran, sendifekte naskintan Dion la Vorton, ni gloras Vin vera Dipatrino.”
Tiuvesepere mi eĉ ne provis pretiĝi al la morgaŭaj lecionoj. Kaj nokte mi daŭre ne povis ekdormi, ĉar min ja senfine maltrankviligis la venantaj demandoj: kio do okazis al mi?
Morgaŭ mi venis al la lecionoj, tamen tutan tagon mi pasigis en senĉesa malatento. La apenaŭ ĝisatendita vespero permesis al mi kuri al la katedralo kun haste kaptitaj akselen kajeroj kaj libroj.
Tie ĉi oni jam ekigis la Diservon.
Mi malagrable miregis pri la granda amaso, kiu tute plenigis la katedralon. Ja eĉ ŝajnis, ke neeblas trairi ĝin al la altaro. Necesis starigi fore de la hieraŭa loko. Ian altan virinon mi demandis, kial do hodiaŭ okazis tia terura amaso. Turninte sin al mi, ŝi klarigis:
- Kial do nekompreneblas? Hodiaŭ estas sabato, do morgaŭas dimanĉo. Tial oni diservas al la Resurekto, ĉar Servo ja ĉiam ekas ekde antaŭa vespero. Tial multas enkirke homoj, ja dimanĉe oni servos la Dian liturgion, la ĉefan Diservon.
Nu, kio do? Mi ja serĉis revivi la hieraŭan sperton, do mi penis enatenti la ĥoran kantadon, bedaŭrinde, apenaŭ aŭdeblan. Sed vane.
Jen iu staranta antaŭ la altaro diservanto legis ion, poste al li inspirkante respondadis alterne du ĥoroj. Mi provis streĉi la atenton por kompreni la sencon de la tekstoj, tamen mi nenion sukcesis aŭdi krom la vortojn “Dio estas la Sinjoro, Li aperis al ni”. La envenantoj senĉese ĝenis min, malĝentile trapuŝadis antaŭen, do mi deiris flanken kaj stariĝis en ia kaŝita anguleto por iom koncentriĝi tie, sed vane, ĉar homoj ankaŭ tien senĉese eniradis, por kishonorigi la surmuraj ikonoj. Do eĉ minuton da kvieto mi ne trovis.
Tio daŭris tutserve. Tiel mi ne povis eĉ iomete proksimiĝi al la serĉita korsperto.
Sekvantan matenon mi rapidis enveni la katedralon laŭeble pli frue - por antaŭi la amason.
Tamen tie jam troviĝis sufiĉe da homoj. Evidentiĝis, ke oni dimanĉe kutimas pro la amaseco servi vice du liturgiojn, unu post la alia. Antaŭ la komenco de la malfrua liturgio mi sukcesis plenrigardi ĉion en la kirko, kun pia scivolo esplori la diverseco de nekompreneblaj objektoj de la eklezia kutimuzo, pridemandi ĉiun, kiu al mi renkontiĝis, pri ĉio, kion mi renkontis.
Mi sukcesis aranĝiĝi en la niĉo de flanka enirejo, el kie la tuta kirko videblis bone. El la flanka altara pordo eliris servanto, kiun oni nomas diakono, kaj laŭte heroldis la venon de la ĉefpastro. La ĥoro respondis per la forta akordo, kun vortoj tamen tute nekompreneblaj, ne slavonaj, sed grekaj: “Ton despotin ke arĥierea imon.” Eĥo bele resonis supre, sub la katedrala kupolo. Mi mirege spektis la solenan ceremonion de la ĉefpastrakcepto, kaj poste ankaŭ lian vestadon. Ĉion akompanis la senĉesa kantado de du alternaj ĥoroj.
Poste ekis la malfrua liturgio. Nun aperis flanke de la altaro plia pastro. La homoj unuope aliradis lin, kaj li pri io interparolis kun ĉiu, kovrinte tiun per iu speciala teksaĵo. Mi demandis la apudstarantan virinon – pri kio estas la interparolo.
- Tie okazas pekokonfeso, - respondis ŝi.
- Kio oni devas fari por alveni tien?
- Necesas pretiĝi.
- Do kiel? – mi demandis plu.
- Oni bezonas fastadi, tio estas manĝi nur la fastan. Se vi fervoras, do manĝu nur panon kun akvon. Sekvan dimanĉon venu, tamen ne forgesu averti la paĉjon, ke vi unuafoje konfesos – do li mem demandu vin.
Nun unu preĝanta virino petis nin eksilenti:
- Oni jam tuj kantos la Keruban.
Dum iom da tempo tute eksilentiĝis la kirko, tuj la ĥoro malrapide kaj majeste ekkantas: “La kerubojn mistere simbolante, kaj al la viviga Triunuo la himnon trisanktan kantante, ni ĉiun zorgon ĉi-mondan nun formetu.”
Nu, jen finfine mi akceptis la deziratan! Ĉiu ja nun staradis kvazaŭ stoniĝinta, sen eĉ moveto, en la profunda pietato.
Certe nun, tuj ferminte la okulojn, mi eniĝis enkore, trovonte ripeti la beatan feliĉegon, ekkonitan antaŭ unu tago.
Ve! Vane mi pene serĉis ĝin. Mi traprovis la tutan koran pordaron, tamen mi ne sukcesis malfermi tiun feliĉigan.
Post la fino de la Diliturgio mi revenis komunhejmen. La plua vivo mia ankoraŭ aspektis ordinara, en la ĉiutaga lernado. Tamen ĉiuvespere mi estis rapidanta katedralen, kaj mi tutatempe memoris la bezonon de la konfesa preperado.
Fine, en la deziranta tago de la Resurekto, mi denove stariĝis kune kun la aliaj konfesantoj. Gisatendinte mian vicon, mi alvenis la pastron kaj konfesis, ke mi unuafoje konfesos.
Mire alrigardinte min, li diskrete demandis:
- Ĉu vi surportas la krucon?
- Ne, - respondis mi.
- Ĉu vi estas baptita?
- Ne.
- Kiel do mi povus akcepti la pekokonfeson - konkludis li - se vi estas eĉ ekster la Eklezio?
Mi deiris perpleksa. Ĉu do vane mi pretiĝis? Sed unu virino, vidante mian konfuzon, afable manprenis min kaj klarigis:
- En la fino de la Servo vi eliru la kirkon, tamen ne iru hejmen, sed pacience atendu la paĉjon. Tiam alvenu al li kaj demandu, kiel do vi akceptu la bapton.
Do mi faris ĝuste tion. Ĝisatendinte lin, mi rapide alvenis kaj kliniĝinte demandis.
Iom silentinte, li diris:
- Ĉu vi ne demandis la gepatrojn, eble oni jam baptis vin infanaĝe?
Nun mi komprenas, ke li certe timetis la tiamajn estrojn, ĉar tiam en Rusio oni ne estus sekura, baptonte ian nekonatan neofiton, precipe junan. Ja la dua soveta persekuto tiam tute daŭris.
- Paĉjo, - respondis mi - ja mia panjo estas tute nekredanta, ŝi neniom komprenis ĉiun ĉi tiean eĉ pli malbone ol mi mem. Ŝi ja eĉ enkirke neniam estis.
- Nu, eble la patro?
- Mian patron mi tute ne konas, ĉar mi estas bastardino.
Li atentege rigardis en miajn okulojn kaj decidis:
- Nu, tiuokaze, venu morgaŭ por baptiĝi.
Sekvantan tagon mi akceptis la unuan ortodoksan misteraĵon.
Kaj poste min trafis iu stranga, tamen nesufokita emo – esti en la kirko, nur tie. Dum lernado mi senĉase meditis pri la Servo aŭ ĝenerale pri la kirko. Ia nekonatebla forto emigis min tien, kie mi unuafoje ekkonis la kortuŝeton de la alia, la misteran bloveton ne ĉi-mondan.
La kursa lernado nun ŝajnis jam neinteresa, sentaŭga. Fine forĵetinte ĝin, mi aranĝis sin ordigistino en la katedralo.
Nun min kaptis la ŝatego al ĉio eklezia, al ĉio, kio feliĉe nun ĉirkaŭis min ĉiutage. Kaj unue al mi mirinde plaĉegis mia kirka laboro, kvazaŭ tute senvalora, enua ordigado. Vere, mi pretus eĉ ĉiam pasigi mian tutan tempon enkirke. Mi neniam elirus. Mi lavadis plankon, senpolvigadis tapiŝojn, ĝisbrile poluradis grandajn kandelingojn. Neeblas kalkuli, kiom kiomfoje mi ĉiutage vizaĝaltere kliniĝadis antaŭ ĉiu viŝota ikono. Senĉese mi honorkisis ilin. Ja multfoje mi klarege sentis ian miraklajn alfluojn de la kora ĝojo, akompanita de iu nekomprenebla kora emocio.
Por mi plu ne ekzisteblas io pli ĝoja ol senĉese restadi enkirke. Kia stranga al mi ŝajnis la ĉiama rapideco de la kirkaj diservantoj, kantistoj kaj paroĥanoj, kiam post la Servofino ili lasis la kirkon. Kaj ankaŭ eĉ plu diru mi, ĉar temas pri la ĉefa afero: mi ne povas esprimi la amon aperintan ĉe mi, la amon al ĉiu homo, precipe al la venonta enkirken. Ĉiu tia iĝis por mi tiel aminda, tiel komplezinda, ke mi sincere rigardis tiun mia vera frato aŭ fratino.
Jen, tiutempe inter la katedralaj pastroj ŝancis kelkfoje servadi unu pastro-monaĥo, jam grandaĝa. Li rimarkis en mia diligento kaj ligiĝo al ĉiu kirka mian inernan staton, kaj unufoje diris al mi:
- Mi ja rimarkas, ke vi restas en la neordinara stato, kiun ŝajne eĉ vi mem ne povas konscii. Similaj alfluoj de la Dia fervoro malofte trafas certaj junuloj dum ilia koro restas libera de iuj ajn teraj ligiĝoj. Tamen poste nur maloftaj el ili povas gardi sin de ĉio alloga – frue aŭ malfrue la mondo kaptas ilin en sian reton, kaj la teraj herbaĉoj sufokas la ĝermojn de la nova spirita vivo. Ja tion mi mem multfoje jam observis dumvive. Por gardi sin kontraŭ la logiloj, kiun ĉiam pretigas kaj prezentas al ni la malamikoj de nia savo, necesas atentegi siajn internajn pensojn.
Iom silentinte, li aldonis:
- Ja ĝuste en tio ĉi troviĝas la esenco de ĉiuj Dioplaĉaj aferoj, pleja substanco de la penado por savi la animon. Ja la Skribo instruas: “Pli ol ĉion gardantan, gardu vian koron; ĉar el ĝi eliras la vivo” (Sent. 4, 23) Ankaŭ Sinjoro mem diris ĝuste pri tio: “Viglu kaj preĝu, por ke vi ne eniru la tenton” (Mat. 26, 41).
Mi nur atentis silentante, do li daŭrigis:
- Tamen vi tute ne havas ian ajn scion pri la metodoj de la interna nevidebla lukto, la malfacila lukto pro la koratento, la militvojon de la senhalta preĝo. Do vi bezonas aniĝi monaĥinejon, por tie la arton eklerni de iuj tieaj spertulinoj. Rezulte vi havos tiun preĝon kiel armilon, per kiu vi povos frapadi nevideblulojn kaj detrui sennombrajn insidojn de la inĝeniuloj. Forveturu do en monaĥinejon, nepre forveturu, ne malŝparu la Didonita talento, uzu ĝin utile por animo via. Ĉar ja neniam mankas volontuloj por lavi kirkan plankon kaj senpolvigi ĉi-tieajn tapiŝojn.
- Tamen kio do estas monaĥinejo, - respondis mi nekompreninte, min neniu ja informis pri la tiaspecaj aferoj.
- Monaĥinejo estas amikinaro de la kristamaj fratinoj, rezignintaj ĉi-mondon por dediĉi sin ekskluzive al la Diservo. Ili vivas kiel unu familio, subestre de patrino higumenino. Monaĥinejo estas lernejo de la spirita vivo, kie oni studas la grandan sciencon de la sinkono pere de la spertulinoj. En la monaĥa komunloĝado baldaŭ eltroviĝas ĉiu nia malbono, kutime kaŝita enanime. Nevolaj kolizioj inter la fratinoj utilas por ĝia korektado. Tiel oni malkurbiĝas ĉiun kurbaĉon de la karaktero. Tio similas al riveraj ŝtonoj, kiu glatiĝas kaj eĉ rondiĝas, ruligata per la riverfluo kaj koliziĝanta unu la alian. En la samideana monaĥa rondo la ĉefa laboro tutatempe estas la (tiel nomita) mensfaro, kiu estas atentego kontraŭ ĉiu envenanta enmensen penso por purigi la koron per senhalta preĝo.
Responda al mia koro estis lia instruo, kvankam mi povas tute ne ĉion kompreni tiam. Ĉar mi sukcesis tralegi nur la eksplikon de Teofilakto pri la Evangelioj, eĉ Biblion nur parte, kaj kelkajn librojn plu, kiujn oni povis trovi por mi en ekleziestrejo – tiutempe ja oni preskaŭ tute ne permesis presi la ortodoksan literaturon. Do, lia mencio pri “mensfaro” aŭ pri “atentego al internaj pensoj” ankoraŭ restis por mi mistera.
- Jen, aniĝu tien ankaŭ vi, fariĝu fianĉino de Kristo, samkiel la ceteraj tieaj loĝantinoj. Dediĉu vin por nura servo al Eterna Fianĉo Jesuo, lernu senĉesan preĝadon. Tiel servante al Li tutvive, ĉiutage kaj ĉiunokte, vi estos amata de Li per eterna amo. Nepre tempos, Li prenos vin de la tero por beata gajo kun Li.
- Kie tamen troviĝas la monaĥinejo? – demandis mi la grandaĝulon.
- Unue alveturu al la Poĉajeva vira monaĥejo, - respondis li. – Tie oni sciigos vin pri ĉio necesa por la plua vivo.
La neatendita propono subite dezirigis min unuafoje vojaĝi tra la vastego de Rusio por propraokule vidi tion, kion mi nur malklare imagis pere de geografiaj lernolibroj en la mezlernejo. Ĉar mi ankoraŭ nenien vojaĝis, krom en urbojn, plej proksimajn al mia denaska vilaĝo. Do, mi ne perdis tempon, sed tuj venis al la ĉefpastro kaj petakceptis la benon por mia piligrimo, kaj poste aĉetis biletojn en Ukrainon.
Jene ekis mia vojaĝo, en multaj revoj pri la plezura kaj eĉ alloga vojo.
Tamen okazis io tute alia.
Jam envagoniĝinte, mi longe serĉis mian lokon. Ve, fine mi konfuziĝis, eltrovinte tion jam okupitan. Evidentiĝis, ke en la kaso oni misvendis du biletojn por ĉi-loko. Kondukisto trankviligis min, promesante aranĝi la aferon post la veturiĝo.
Kiam li montris al mi unu liberan lokon, mi tuj sternis la litan tolaĵon kaj kuŝiĝis por kviete ripozi. Tamen jam en la sekva stacio, kiam mi jam dormis, la kondukisto vekis min, ĉar venis pasaĝero, okuponta ankaŭ tiun lokon laŭ lia bileto.
Nu, mi stariĝis. Ĉiu loko jam estis nun okupita. Tutnokte kaj preskaŭ tutatage mi sidis sur vagona rubujo apud necesejo. Ĉe la vespero liberiĝis unu flanka supra loko, kiun la kondukisto prezentis al mi.
Duanokte iu ebria pasaĝero, mistrafinte la vagonon, aranĝis la grandan skandalon kontraŭ la kondukisto, eĉ preskaŭ ĝisbatale.
Kiam tiu porhomrajta batalanto, penege kompreninte la eraron, finfine foriris, tuj en la sekva stacio envagoniĝis samtempe eĉ du grandaj familioj kun la etuloj, kiuj senprokraste ekploris, vekante la vagonanaron. Nu, ankaŭ ili silentiĝis prizorgitaj, do ĉio kvietiĝis. Nur mi jam ne povis dormi, aŭskultante la maltrankvilan batadon de la radoj.
Frumatene mi provis kvetiĝi, elveninte en internan vagonan kajon, de kie bone videblis la monotona pejzaĝo de la senranda rusa ebeno - jen arbaretoj meze de la verdiĝintaj kampegoj, jen kampetoj meze de la eternoverdaj arbaregoj. preterflugis vilaĝoj, kie malofte eĉ videblis ankoraŭ nedetruitaj kirkoj.
Lacigita, mi denove enlitiĝis por ekdormi. Tamen, ve, baldaŭ la etuloj vekiĝis kaj denove ekploris. Poste apud mi ekis la necesaj proceduroj, do la patrinoj kuris, forportante pispotojn. Nu, la aero nature malfreŝiĝis, kvankam ĝi verdire ekde komenco ne tro perfektis.
Mia unua revemo mortis senspure. Ĉio ĉi daŭris tutvoje. En la urbo Vjatka la patroj aĉetis por la beboj la amuzilojn, balgajn muzikilojn. Nature la infanoj vigle plilaŭtiĝis eĉ neimageble, ĝis mi obturu la orelojn.
Nevole do mi devis pripensi – se ĉio ĉi estas nur la komenco, kio do estos la fino de la vojo?
Jen la trajno alvenis en Moskvon. Unuafoje mi trovis min en urbego, do senfine eraradis serĉante la vojon. Moskvanoj terure rapidis, nevolante respondis demandojn. Mi satvojaĝis per la metroo, ĉar mi ja multfoje misdirektis, nu, kiam finfine mi atingis la bezonan stacion, mi jam estis laca.
Sed miaj aventuroj ja nur ekis. Tutnokte mi suferis ĉe la kasoj ĝis mi sukcesis registri bileton. Nu, poste mi lace sidiĝis sur multe deziritan benkon.
Tiu ja estis jam ne unua mia sendorma nokto.
Kiam mi malfermis la okulojn, do rigardante la muran horloĝon, mi laŭte veis, ĉar ja mia trajno jam estis forveturinta! Mian ĉagrenon mi ne povas priskribi. Kuris mi al la staciestro. Bonĉance li kompatis min, telefonis ien kaj ordonis al iu rearanĝi mian bileton senpage.
Veturante al Kievo, mi opiniis ke miaj problemoj jam solviĝis, ĉar Kievo ja estas kelkoble malpli granda urbo ol Moskvego, tial la terura amaso ĉe la biletkasoj min ne plu minacas. Sed okazis la malo! Pli longe ol eĉ tutan tagnokton mi staris ĉe la kasoj per miaj kompatindaj piedoj. Post la suferoj mi fine envagoniĝis en la trajnon, veturonta al Ljvov.
Nu, sekvan tagnokton mi satdormis, dum la trajno manĝis la senfinan stepon de Ukraino, ĝis atingis ĝi la stacion plej proksiman al Poĉajev.
Elirinte la vagonon, mi tuj vidis ĉe la busa haltejo la amason de la similaj al mi piligrimuloj, kiuj plejparte estis virinoj.
La ortodoksaj piligrimoj konstante venis ĉi-loken el ĉiuj finoj de la USSR por honorkliniĝi al la korpo de sankta Ijob, por honorkisi la miraklan Poĉajevan ikonon de la Dipatrino, por trinki la mirakle aperontan akvon el Ŝia spuro, por trarampi la mallarĝan enirejon en la malluman kaverneton (kie iam vivis Ijob, la granda Di-sklavo), por resteti ĉi tie, mirante pri lia gloraga peno kaj pacienco de suferoj, kiujn li elportis vivante en la kaverno, elfosita de li mem.
Veninta buso povis kunpreni nur la malplian parton da la atendintoj. Mi tamen sukcesis enbusiĝi. Plenigite ĝislime, la buso malrapide veturis laŭ ŝoseo.
Baldaŭ mi sukcesis ekrigardi trafenestre la neordinaran aspekton de la amasiĝintaj sur monteto belegaj ekleziaj domoj kaj kirkaj kupoloj kun la oraj krucoj supre, super kiuj eĉ altis la sonorilturo. La majesta bildo efektis min tiel forte, ke mi ne forturnis la ravan rigardon ĝis la buso haltis ĉe la Lavro.
Post minuto mi jam estis sur la tereno. La malfrua liturgio ĵus finiĝis. La amasoj elkirkiĝis kaj kvazaŭ maro disfluis ĉirkaŭen. Neniam antaŭe mi vidis tiom multe da kredantoj!
Mi haste enkirkiĝis por honorkisi la sanktaĵojn.
Sur muro apud unu Dipatrina ikono troviĝis fiksitaj apogbastonoj. La virino, kiun mi demandis pri la kaŭzo, klarigis ke iam unu lamulo resaniĝis, verkrede honorkisinte la ikonon, kaj tuje lasis siajn apogilojn sur la loko de la savo. Ankaŭ hodiaŭ la kredantaj akceptas la petatajn, preĝante kun la firma helpespero.
Mi daŭre iris plu, de unu ikono al la alia, poste mi atente rigardis la muraj freskoj kaj fine, elirante la kirkon, mi esploris la internajn konstruaĵojn de la Lavra.
Mi eĉ rigardis en profundan puton, sed nun oni eksonoris por anonci la komencon de la vespera Diservo.
La servo daŭris ĝis la malfrua nokto, kaj poste ĉiuj paroĥanoj, piligrimuloj kaj eĉ almozpetantoj, da kiuj estis multego, ien rapide disiris.
Elirante la kirkon, mi demandis unu virinon, kie troviĝas la hotelo? Ŝi surpizite respondis:
- Kia do hotelo? Ĉu oni permesus aranĝi hotelon?
Min ĝisprofunde konsternis la respondon. Mi eĉ ne suspektis tion, kio ŝajnis tute natura al ĉiu normala soveta homo: kial la ateista gvidaro permesu al la eklezio aranĝi hotelon por superstiĉaj piligrimuloj? Nenial!
La profunda nokto jam kaptis la teron.
Nu, do kiel mi tiam faru? Kie do mi tranoktu?
Vagante senluman nokton tien kaj reen mi trafis la grandan staplon de malplenaj kestoj, kunmetitaj malantaŭ la komuna necesejo. Pripensinte kelkminute, mi decidis tranoktiĝi ĉi tie. Nu, mi prenis du kestojn, metis ilin surteren, kaj surkuŝinte ekdormis, ĉar someraj noktoj en Ukraino estas ja varmaj.
Mateniĝe, kiam oni eksonoris, mi rapidis en la Kavernan kirkon, kie oni kutime liturgias defrue. La ĥoro kantadis, la preĝantoj preĝadis kliniĝante, nur mi sola staradis nepartoprenanta. Mi nenion vidis kaj nenion aŭdis post mia unua nokto, pasigita sub la nura ĉielo en la fremda lando. Mia spirito estis sufokita, mi unue sentis min senhejma vagantino.
La obskuraj pensoj, ĉiu sekvanta pli teruran ol la antaŭa, fulmadis en mia cerbo, mornigante min. Ĉu mi povus eĉ supozi, atinginte Lavron la bastionon de la Ortodoksizmo, ke min trafos tiom da pezaj ĝenaĵoj, kiu kruele ruinigis la ravajn revojn pri mia baldaŭa aniĝo en monaĥinejon?!
Konsterninte, mi timis eĉ pensi, kio okazos, kiam mia mono elĉerpiĝos.
La frua liturgio finis. Elirante la Kavernan kirkon, mi venis la kirkon de la mortodormiĝo de la Dipatrino. Ja tie mi vidis hieraŭ la fiksitajn apogilojn. Mi staris antaŭ ĝi surgenue kaj nevole larmis, esperante la apogon. “Sanktega Sinjorino Dipatrino, Ĉiela Reĝino, - vokis mi interne, - Vi scias mian bezonon kaj malgajon. Helpu al mi en mia soleco, raciigu min, montru la vojon al la sava hejmo, forigu la netolereblan mornon, kiun mi ne fortas elporti.”
Mi stariĝis degenue. Mi honorkisis la manon de la Potenculino. Subite mi eksentis alfluon de ia neesprimeble delica kvieto, kvazaŭ de sur la koro defalis iu peza ŝtono, kiu antaŭe sufokis min, neebligante libere spiri. Kune kun la ŝtono malaperis la morno, kruele turmentinta mian animon. Mi subite fartis malpeza.
Kiom dezirata – sed kune kiom neatendita! – estis la miraklo! En mi ĝi ekscitis spiritan fervoron, kiu mian mornon tute senspurigis. Tuj min trafis la ideo konstrui inter la kestan staplon ion similan al nesto. Dankinte la Reĝinon, mi tuj rapidis al la loko.
Mi esploris la staplon, do mi konvinkiĝis, ke vere - en la interno mi povos enloĝiĝi. Tuj mi planis la konstruaĵon, kien kiuj kestoj mi transmetu. Mi atendis la nokton kaj eklaboris. La okuloj baldaŭ kutimis mallumon, kaj mi longe kombinis la kestojn tiel kaj aliel, preskaŭ tutnokte, ĝis finfine ĉe mateniĝo mi trovis la bezonitan varianton de la konstruaĵo. Rezultis la hejmeto inter la staplo. Tie ĉi mi povas nur kuŝi. La eta enrampejo estis tute nerimarkebla el ekstero, se mi kovru ĝin per la taŭga kesto.
Nun mi mallonge ripozis en mia nesto. Post mateniĝo, dum la unua sonoro, mi enkirkiĝis por la frua liturgio. Poste mi vagis por trovi la panan vendejon. Survoje mi trovis ankaŭ ĉifitan kotan pecon de polimera filmo. Mi purlavis ĝin kaj alportis enhejmen. Mi plukis kestajn najlojn, fiksis la filmon surmure kaj sur plafone. Rezultis io simila al la tendo kun deklivo kontraŭ pluvo.
Tiamaniere, tute nerimarkita, mi loĝis en la Lavro meze de la kesta staplo, manĝante nur la panon kaj akvon. Eĉ pli! Unufoje, preterirante la monaĥan rubejon, mi trovis tie sufiĉe multe da panpecoj. Ĉar la Lavra frataro tute ne konas malsaton, tiel oni forĵetas la panon apenaŭ malfreŝan. Do mi ĉiutage kolektis la pecojn kaj sekigis ilin per la sunbrilo. Nun mi ĝenerale perdis la monbezonon.
Laŭtempe mi iom post iom konis la Lavran kaj la apud-Lavran vivmanierojn de la ortodoksuloj, mi eĉ konis surface iujn paroĥanojn de Poĉaev.
En la urbo Poĉaev, ekster la Lavro, kutime loĝas multe da monaĥinoj, kiu ĉiutage venas enkirken. Certe, mi ciam observis ilin atente por koni ilian vivon. Min tre atentigis nigraj rondaj ŝnuretoj, ĉiu kun multaj nodoj kaj unu hupeto. Tian aĵon havis ĉiu monaĥino, kaj nepre fingrumadis ĝin tutserve. Al mia demando unu monaĥino respondis, ke dum monaĥiĝo ĉiu monaĥino akceptis ĉi tian rozarion kaj ankaŭ ordonon: “Akceptu, fratino, la glavon spiritan, kiu estas la vorto de Dio, kaj portu ĝin en via buŝo, senĉese nepre dirante: Sinjoro Jesuo Kristo, Filo de Dio, kompatu min pekan.”
Ĉar min pli interesigis la nova mencio pri la senĉesa preĝo, do ŝi detale klarigis al mi pri ĉio koncerne tiu laboro, kaj fine ŝi aldonis:
- Jen ni senĉese faris enmense la preĝon, fingrumante la nodojn de la rozario.
- Ĉu permesitas ankaŭ al mi fari la samon?
- Nu, certe, permesitas, - respondis ŝi. - Serafimo de Sarov diris al ĉiu, inkluzive ankaŭ laikoj: “Ĉie kaj ĉiam, dum ĉiu afero, ĉu irante, ĉu veturante, nepre faru senĉese la Jesuan preĝon.”
- Tamen kie oni povus akiri tian rozarion?
- Jen mi mem ja donu al vi, ĉar mi havas la rezervan, - diris ŝi kaj eltiris ĝin el la poŝo de sia subsultano.
Tamen tuj ŝi avertis:
- Memvole ne kuraĝu ekigi ĉi-faron, nepre akceptu por ĝi benon de iu monaĥo-pastro. Nepre nur post la beniĝo komencu la senĉesan preĝadon.
Mi faris ĝuste tiel. Mi petakceptis la benon, kaj jen mi ekpreĝis.
Inter homoj mi preĝis silente, enmense. Kiam mi restis sola, do mi estis preĝanta voke, tamen en mia nesto mi preĝis flustre, por ne esti malkaŝita, ĉar necesejon ĉiam vizitis homoj, ja ili povus aŭdi min.
Tiamaniere mia vivo ekfluis laŭ nova vojo, nur Digloren, tute sen ia ajn zorgo pri morgaŭaĵo. Tutan tagon mi pasigis en mia kaŝejo, preĝante kaj preĝante, eĉ por unu minuto mi ne lasis la rozarion. Samtiel nokte – nevole dormiĝetinte mi nepre tuj vekiĝu kaj denove preĝu. Dormis mi per multaj hazardaj tempopecetoj. Se la dormo premis forte, mi vigliĝis per promeno ĉirkaŭ mia kaŝejo, poste mi denove ennestiĝis, preĝante kaj preĝante. Mi ne permesis al mi ripozeti, por ke la preĝo estu vere senĉesa. Tiel mi instruitis de tiu bona fratino.
Komence mi ĉiam forte kaj pene preĝigis min, ĉar la afero moviĝis tre malfacile. Min konfuzis multaj absurdaj pensoj, kiuj svarme fantomis kirliĝante en la cerbo, opoziciantaj kontraŭ mia preĝvolo.
Multaj tiaj pensoj aperas sendepede de la homa volo kaj ĉiam nepre peze kontraŭas la preĝon – el la sperto de la preĝopeno ĉiu memsperte konas la malbonon de la nevibeblaj malamikoj, al kiuj malplaĉas la preĝo. Nur tiel mi sperte komprenis la vortojn de la grandaĝa monaĥo-pastro, kiu sendis min en ĉi-vojon.
Tiel finiĝis la somero. En la mezo de la aŭtuno mi rimarkis, ke la vortopreĝo iĝas senpena, surprizinte facila. Ankaŭ aperis la stranga interna helpo kiel iaj mensaj puŝoj. Ekzemple, jen min allogis tia neordinare brila penso, veninta enmensen, ke eĉ la preĝo ĉesis, sed subite el la kora profundo venis la puŝo kiel la vortoj: “Sinjoro Jesuo Kristo…” Tuj la menso alkaptis la vortojn, do la preĝo daŭras siavoje, sen ia ajn peno de mi. Tio okazis multfoje.
Ankaŭ enkirke dum servo mi senĉese aŭdis interne la senĉesa: “Sinjoro Jesuo Kristo, Filo de Dio, kompatu min pekan.”
Tamen! ial dum la ĥorkantado mia spontana preĝo malfaciliĝis, eĉ ekhaltis, do revenis la bezono de mia peno. Tute ne malhelpis ĝin aliaj diservantoj – nek legintoj, nek diakonoj litaniantaj – unuvorte, neniu. La interna preĝo ĉesis nur dum ĥorkantado. Tiu ponto, per kiu mi venis en eklezion, nun perturbis pluan aferon!
Nu, post servofinoj mi kaŝis min en mian neston, kiu iĝis tre plezura dank’ al mia tutsoleco.
Sed nepre proksimiĝis la malvarmo. Feliĉe, kiam mi lasis mian hejmlandon, mi prenis tutan mian veston, vintran samkiel someran, ĉar elveturante el mia urbo mi jam antaŭsentis ke la estinteco tutfinis. Do nun ĉio ĉi vesto vere utilis.
Tamen poste mi jam ne povus uzi mian neston, ĉar la vintro venigis neĝon. Miaj spuroj apud la kesta staplo minacis malkaŝi mian hejmeton. Do mi provis balail-kaŝi ilin, tamen mi ne tre sukcesis.
Unufoje min trafis la ideo transloĝiĝi en la interdoman frataran necesejon. Mi prenis kovrilon de granda kesto kaj alportis ĝin en la fratloĝan korpuson. En la necesejo, okupinte la plej malproksiman ĉelon, mi surmetis la kovrilon kaj kuŝiĝis kaŭre. Nu, tute neniu vizitis la necesejon dum la nokto, do mi konvinkiĝis ke ĉi tie mi povas kuraĝe enloĝiĝi.
Mi ekis aliri necesejon ĉiam malfrue por tranokti. Kortistoj ial silente preterlasis min inter la korpuson, kvazaŭ rigardante min indiĝena.
En la necesejo mi unuafoje eksentis, ke la senĉesa preĝado plu ne lasas min ankaŭ endorme. Dormetis mi ja malmulte, sume dum malpli ol tri horoj ĉiunokte. La dormetpecoj okazis malprofundaj kaj mallongaj, strangaj. Kvazaŭ mi dormas, tamen eble tute ne dormas, nur mi senĉese aŭdas interne la preĝon.
Unufoje dum tia nokta preĝo mi eksentis la koran varmon, kiu disvastiĝis tutkorpe. Mi plene varmiĝis.
La necesejo ja ne estis hejtata, sed nun tio min jam ne plu ĝenis. Ekde la vintrokomenco mia animo senĉese restis en la neesprimebla paska ĝojo. Neniu ekstera cirkonstanco mornigus ĝin.
Certe, mi normale konsciis la strangan nekonformecon inter la kvazaŭ netolereblaj kondiĉoj de mia tiama vivo kaj mia miriga farto. De kie, kiel tio povis esti? Mi vivas ja pli malbone ol la plej mizera mizerulo. Mi bezonas serĉi manĝaĵon el rubujo. Mi estis proprasence la plej malsurpa inter ĉiuj ĉirkaŭuloj. Kiu povus konkuri kontraŭ mia malabundeco? Interalie, mi eĉ por minuto ne povas ja perdi alarmopreteco, ĉar la Lavron atente observis la milico. Ties nigra aŭto malhaste ĉirkaŭveturis la terenon, serĉante la similajn al mi ulojn.
Ĝis nun mi miras pri la alfluoj de neatendita ĝojo, kiuj eĉ por minuto ne permesis ke la morno enradikiĝu en mian koron. Okaze jen mi iam pripensis time pri mia estonteco, sed tuj la varma ondo de la ĝojo alflugis, momente droniginta ĉiun alarmon kaj angoron de iu ajn antaŭtimo. Do rezulte mi denove vivu senzorge, sen penso pri mia estonteco, doninte la tutan zorgon pri mi al la Dia intenco.
Danke al la interkonateco kun la Lavraj monaĥoj mi sukcesis dumvintre tralegi multaj preĝutilaj verkoj de Sanktaj Patroj, kaj precipe kvin volumoj de la greka “Bonamo”. Mi gvidis min per la verkoj en mia spiritvivo, ĉar mi ne kuraĝis konsiligi iun fraton.
Finfine, la malfacila frosta vintro finiĝis. La neĝo degelis. Mi denove transloĝiĝis en mia plaĉan neston inter la kestoj. Dumnokte estadis ankoraŭ frosteto, tamen mi ja havis la vintran veston. Kompense mi eksentis la liberon, ja en la fratara korpuso mi eĉ dum tuta vintro ne povis legi nek kanonon, nek akateston.
Tamen ĉi tie min trafis la neatendita konfuzo: evidentiĝis, ke la memmoviĝanta preĝo malhelpas la eksteran preĝparolon.
Longe mi prepleksis, ne sciante, kiun mi pridemandu pri la nekuniĝeblo inter tiuj du preĝmanieroj. Mi atendis la saĝigo de Dio.
Unufoje, elirinte kirkon, mi rimarkis amason de la virinoj. Mi sciiĝis, ke ili intencis viziti iun plejaĝulon higumenon, kiu loĝis nemalproksime de Poĉajev. Mi tuj iris kun ili.
La higumeno eliris sur la korton el sia ĉelo kaj benis ĉiujn nin. Poste ni ekis unuope enveni al la ĉelo por la aparta konversacio. Mi envenis lasta. La plejaĝulo atenteme aŭskultis mian longan rakonton kaj diris, iom silentinte:
- Restu tie ĉi ĝis morgaŭ, mi vin monaĥinigu.
Poste li eliris el la ĉelo enkorten, kaj mi sekve. Tie oni jam starigis du tablojn kaj sure kaseroloj kun manĝaĵo. Monaĥinoj-obeulinoj, loĝantaj apud li, invitis ĉiujn por manĝi. La higumeno benis la manĝadon kaj poste foriris en sian ĉelon. Sed post la fino de la manĝado li denove eliris al ni, portante multo da ikonetoj. Li disdonis ilin, diris la vojan preĝon kaj benis ĉiun aparte por la vojo. La virinoj foriris, do restis nur mi.
Vespere mi tralegis la vesperan kaj aldorman preĝaron kune kun la higumeno. Tuj li foriris en sian ĉelon. Min oni kuŝigis pordorme en la domo, en la komuna ina ĉambro kun la panjoj-obeuloj. Frumatene la plejaĝulo venis en la komunan korton kaj diris al unu obeulino:
- Vespere mi mantelotondos ŝin. Preparu ĉion necesan.
Perplekse la panjo demandis:
- Kial do ĝuste en mantelon, ne frokon? Ŝi estas ja ankoraŭ nur laikino.
- Ŝi estas ja pleja monaĥino inter monaĥinoj – respondis li -  kvankam ŝi surhavas la laikan.
Hazarde mi aŭdis la parolon tra la fenestro kaj surpriziĝis. Vespere post bezona preĝaro oni alportis la monaĥan veston kun la mantelo. Tondinte miajn harojn, la higumeno diris:
- Nun vi estas la mantela monaĥino nomata L. La rozarion vi ne ricevas, ĉar vi ne havas la bezonon.
Mi pasigis en la domo du tagojn plu, do mi akcepis respondojn al multo de miaj demandoj. Adiaŭante, li aldonis:
- Pekokonfesos kaj komunios vi en la Lavro. Venu ĉi tien, se tio necesos.
Voje mi penis iri pli rapide por ne malfruiĝi la Liturgion. Jam proksime de la Lavro min subite antaŭis la nigra milica aŭto, kaj jen ĝi haltis.
La milicano eliris kaj atendis min. Li demandis:
- Ĉu vi estas landano aŭ la alveturinto?
- Alveturinto, – respondis mi.
- Montru la dokumentojn.
Mi fordonis la pasporton. Li rigardis la stampaĵo de mia dimicilo, kaj respondis:
- Ĉu vi ripozas?
- Jes.
- Kie do estas via ripoza legitimilo?
- Por kio ĝi bezoniatas?
- Kial “por kio”? Ĉu vi delonge restas ĉi tie?
- Ne, jen ĝuste nun mi alvenos la Lavron.
- Enaŭdiĝu.
Oni min veturigis en milican fakon. Post la pridemando oni igis min skribi la ofican eksplikon, poste registris mian pasporton kaj redoninte ĝin diris:
- Dum dudek kvar horoj vi foriĝu de ĉi-loko, kaj vi ne plu aperaĉu entute. Kompreneblas?
El la milico mi tuj iris la Lavron.
Antaŭ mi iris iu homo pastrosimila kun du valizetoj en du manoj. Li haltis kaj demandis min:
- Ĉu vi loĝas en-Lavre aŭ enurbe?
- En-Lavre.
- Ĉu do vi povus venigi min en la ĉelon de higumeno K.?
- Certe. Iru, mi helpos - mi prenis unu valizon kaj informiĝis:
- Tamen de kie vi veturis?
- De apud Nigra Maro, el la urbo Suĥumi. Nu, kiel vi tie ĉi fartas?
Dum ni kune malhaste iris, mi rakontis al la nekonata pastro pri mia espero aniĝi iun monaĥinejon. Fine, mi alvenigis lin al la bezona ĉelo.
- Mi devas vin ĉagreni, - diris li. – Oni nun forigas enmonden ĉiun junan monaĥon aŭ monaĥinon. Ĉiu pordo antaŭ vi estos fermita. Jen mia konsilo. En nia montaro, malantaŭ Suĥumi, loĝas monaĥoj-dezertuloj, ankaŭ monaĥinoj. Do veturu tien, tie vi certe aranĝos sin.
Li elpoŝigis la notlibron, elŝiris el ĝi la folieton, kaj skribis la rekomendan leteron kun iu Suĥuma adreso, kie mi povus resti unuatempe. Donante al mi la skribitan folion, la neatendita bonfaranto diris:
- Jen de la adreso oni venigos vin al la Amtkela lago, al la dezertulinoj.
Poste, li malfermis sian valizon kaj elprenis du librojn: “Patragoj” laŭ Ignatij Brjanĉaninov kaj “Verkoj” de Isaak Siria, dirante:
- Ĉi tio estas donacita al vi por la preĝa rememoro pri mi. Ne forgesu nomi min enfine de via ĉela kutima preĝo.
Akceptinte la valoran donacon, mi kliniĝis, honorkisis lian manon kaj eliris la korpuson. La propono estis vere savonta, tamen mi timis uzi ĝin. Mi ja havis nur la lastan monon, apenaŭ sufiĉa por reveni hejmen. Ĉiu konfuza provo ŝanĝi mian situon povus lasi min tute senrimeda. Do mi ne decidis lasi mian ŝatatan nesteton.
Tamen jen denove finiĝis la somero. Aŭtuniĝis. Malvarmiĝis. Je la mezo de Oktobro mi decidis viziti mian spiritan patron. Mi eliris la Lavron pli frue ol mateniĝo, por ne renkonti la milican aŭton, kaj sukcese atingis la plejaĝulon. Al li mi rakontis ĉion okazintan post nia disiĝo, kaj certe ankaŭ pri la neordinara konsilo de la Suĥuma pastro. Aŭskultinte, li diris:
- Veturu, nepre veturu.
Poste li stariĝis, eniris enĉelen kaj reveninte alportis cent rublojn.
- Se ni rigardu vian ŝparegon, ĉi tio sufiĉos por alveturi al Ŝuĥumi kaj ankaŭ por reveni okaze de fiasko.
Iom silentinte, la aldonis:
- Morgaŭ mi skemigos vin kaj poste vi startos la malproksiman kaj nekonatan vojon.
Frumatene, post la kutima ĉela preĝero, li tondis miajn harojn kaj skemvestigis, nominte min Z. Poste, ni faris vojopreĝon, kaj fine li benis min, dirinte: “La anĝelon gardantan Dio donu al vi, do venu vojon sendube.”
Revenvoje mi tre malrapidis, memorante la renkonton kun milico. Alproksimiĝinte al la Lavro, mi kuŝiĝis en arbustoj, ĝisatendante la vesperon. Jam noktiĝis, kiam mi atingis mian plaĉan ĉeleton. Morgaŭ sekvonttage mi pretiĝis por la vojaĝon, simple preninte mian sakon. Kaj mi poreterne foriĝis el la afabla Poĉajeva Lavro.
La urbon Suĥumi mi atingis feliĉe kaj miregis pri tiea vetero tiama. Mi ankoraŭ ja neniam estis en la sudaj landoj. Evidentiĝis, ke eĉ nun tie tute ne sentiĝis la aŭtuno. Ĉio floris kaj verdis, la suno varmigis kvazaŭ somera, kaj la maran bordon plenigis la ripozantoj.
Mi trovis la bezonatan domon, transdonis al la mastrino la rekomendan leteron. Tuj mi estis afable akceptita. Post kelkaj tagoj mi, akompanita de unu Disklavino, per la marŝruta buso forveturis al la montara vilaĝo Amtkelo. Mian sakon kun ankoraŭ senbezonajn vintrajn vestojn mi lasis ĉe la mastrino.
Mi elbusiĝis en la lasta haltejo kaj direktiĝis laŭ rivera valo al la Amtkela kanjono. Mi iris inter maloftaj dometoj, dronataj en la korta verdaĵo. Ie de sur la rokoj al la kanjono tiriĝis streĉitaj dratoj, per kiuj la supraj, rokloĝantaj vilaĝanoj akiras akvon: ili sinkigas sitelojn al la kanjona fundo kaj post ĉerpo levigas ilin per vinĉetoj.
Malsupre de la kanjono estas ebenaĵo, tutkovrita per malaltaj arbetoj de etfolia bukso. Tie laŭrivere fadenas la aŭtovojo, kiu multfoje transas la malprofundan rivereton de unu bordo al la alia.
En la fino de la rivervalo mi grimpis laŭ la paŝtista vojeto, kiu volviĝas sur la deklivo, jen loke malkruta, jen roka kaj abrupta. Supre super ni sterniĝis la sufiĉe vasta altebenaĵo.
Iam tie troviĝis la greka vilaĝo Opuŝto, kiu nun entute malplenis. Tamen ĉie ankoraŭ videblis fruktaj arboj: figaj, persikaj, prunaj, pomaj. Videblis altaj nuksarboj kun la fruktoj kaj ankaŭ sur la arboj volviĝis sovaĝiĝintaj vitoj.
Ĉiuj domoj jam delonge detruiĝis kaj putris. Restis nur ŝtona kirketo, tamen sen tegmento.
Preterirante ĝin, ni ekvidis iun viron, kiu fosis teron, kaj malkaŝis ion. Rande de la kavo staris ia kesto, en kiun li metis elfosintajn ostojn.
Ni longe staris, penante kompreni, kion do li faras. Fine, mi petis lin klarigi, por kio li faras tion.
La homo evidentiĝis esti greko, antaŭ longe vivinta en la vilaĝo detruita. Tiam, dum la epoko de Stalino, ĉiuj liaj samvilaĝanoj estis deportitaj en foran Kazaĥion. Tamen jen ĉi tie restis la tomboj de liaj gepatroj. Ĝuste tial li venis serĉante ilin. Pene li trovis ilin nun inter diskreskinta filikaro. Nun li eltombigis la gepatrajn ostojn por forveturigi ilin en la novan loĝejon en Kazaĥio kaj reenterigi ĉe lia domo en ĝardeno.
Ripozinte dum la parolado, mi kun mia kunulino daŭrigis la vojaĝon, vadante tra filika vepro, alta eĉ ĝis homa staturo. Mi venis la randon de la altebenaĵo, kaj malsupreniris laŭ iu ligna ŝtuparo en ŝtonriĉan valon. La vojeto nun volviĝis ĉirkaŭ grandegaj monolitaj ŝtonoj, poiomete leviĝante, kaj fine aperis la Amtkela lago.
Mia vojo montaren do finiĝis, la dezerta vivo komenciĝis.

Tags: религия, эсперанто